Lastan decembron mi rezervis ĉambron en jaĥta klubo por la septembra evento. Kiam la pandemio detruis tiun planon, ni decidis fari ĝin per Zumo, dum nur tri horoj anstataŭ du tagoj.
Dum la lastaj kelkaj jaroj mi kaj mia edzo Les ŝatas vojaĝi en Esperantujo. Ni planas vojaĝojn laŭ eventoj, precipe en Eŭropo. En 2015 dum 19 semajnoj, ni ĉeestis ses eventojn: MeKaRo-n en Toronto, la skotan nacian kongreson, SES-on en Slovakujo, la UK-on en Lille, Francujo, familian semajnon en Greziljono, kaj la italan nacian kongreson.
Dum la lastaj 11 jaroj mi partoprenis en la interreta listo DENASK, por familioj kiuj uzas Esperanton kun siaj infanoj. Mi ofte legas pri kunvenoj de tiaj familioj, kaj fine mi decidis partopreni en unu.
Hypercard’s stacks are so easy to build and lend themselves so well to educational uses, that it’s not surprising that a stack for learning Esperanto has already appeared. It’s Michael Urban’s Esperanto Course.